Subvencipetoj

Peti subvencion havas sencon nur, se la bazaj principoj por subvencioj estas obeataj. Cetere la subvenciota projekto devas kongrui al la volo de la fondinto. Pri tio eltiraĵo el la antaŭparolo de la statuto: La FAME-fondaĵo turnas sian atenton al lingvo, kiu estas facile lernebla kaj prezentas certan mezuron da lingva egalrajteco, ĉar ĉiu devus lerni ĝin kiel fremdan lingvon. Celo de FAME tial devas ankaŭ esti, trovi la plej taŭgan lingvon por la internacia komunikado kaj pruvi tion aplikante ĝin. Ekzistas multenombraj pruvoj, ke la "Lingvo Internacia" Esperanto post pli ol centjara praktika uzo estus kapabla plenumi la rolon de internacia, facile lernebla dua lingvo (do apud la gepatra lingvo) samtempe konsiderante relativan lingvan egalrajtecon. Subvencipetojn oni sendu kun priskribo de la koncerna projekto retpoŝte al jena adreso: 

Aneksaĵoj estas eblaj, sed ne rajtas esti startigeblaj dosieroj. Estas do pli bone, se la teksto estas rekte integrita en la retpoŝtaĵo. Plej avantaĝa metodo disponigi aldonan materialon estas, se vi havas retpaĝon, kiun ni povas viziti. Alternative peto povas esti sendata poŝte al jena adreso: Reinhard Pflüger, Robert-Koch-Allee 18, 60438 Frankfurt, Germanio. Perpoŝtaj petoj estas traktataj nur post alveno de kotizo de 20 eŭroj (aldonita bankbileto, germanaj poŝtmarkoj aŭ paralela ĝiro).

 

Nun la principoj por subvencioj:

  1. Orientiĝo laŭ la rezulto: Ni atendas de bonaj projektoj konsiderindan rezulton laŭ la celoj de FAME. Valoro de la celata rezulto kaj graveco de la koncerna agadkampo estu klare rimarkeblaj. Por realigi tion, projekto bezonas fidindan antaŭeniganton. Tiu persono devas esti fake kaj tempe kapabla transpreni la respondecon. Ni aparte bonvenigas projektojn, kiuj promesas eĥon ankaŭ ekster la Esperanto-movado.
  2. Ekskluziveco: Estas la tasko de la Esperanto-movado vivteni la normalajn aktivaĵojn kiel kluban agadon. Tio ne estas agadkampo por FAME. FAME-projekto baziĝu sur nova ideo, sur novtipa aktiveco aŭ krei modelecan rezulton. FAME povas helpi transpreni la riskon de eksperimento. Ekskluziveco povas ankaŭ signifi subtenon dum certa tempo. Se eksperimento montras sukceson, la projekto transiru en la respondecon de la Esperanto-movado. FAME povas ebligi la starton, sed ne daŭre kovri deficitojn.
  3. Persona iniciato: FAME subtenas projektojn realigatajn de la iniciatintoj mem. Ili do estu sufiĉe engaĝitaj. FAME transprenas nur parton de la kostoj.
  4. Ekonomieco: FAME postulas ekonomiecon. Projektoj, kiuj estu subvenciataj, devas promesi bonan rilaton inter kostoj kaj utilo. FAME preferas doni kreditojn ol subvenciojn.
  5. Koncentrado de la fortoj: Ekonomieco ankaŭ signifas racieman organizon de la laboro, forigo de malefikaj strukturoj kaj koncentrado de la malabundaj rimedoj. FAME celas al kunlaboro, ne al fortorabaj disaj aktivaĵoj.
  6. Profesieco kaj seriozaj konceptoj: Ekonomieco krome signifas klopodon labori profesiece laŭ modernaj metodoj. Bona projekto premisas ideon, seriozan koncepton, esploron de la situacio kaj realisman pritakson de la ŝancoj. FAME strebas al agrabla aspekto de produkto.
  7. Ŝparemo kaj fleksebleco: FAME volas atingi celojn sub kostofavoraj kondiĉoj. Konsidero al la investita kapitalo kaj la donitaj donacoj malpermesas subteni malpli bonan projekton nur pro tio, ke hazarde mono estas disponebla en la koncerna buĝeta fako, dum pli bona projekto ne povas esti subtenata de la tiurilate buĝeto. Tial la diversaj buĝeteroj montras prioritatojn, sed la mono povas flui al aliaj fakoj laŭbezone. Fleksebleco estas por ni pli grava ol nemoveblaj planoj.
  8. Autonomio kaj travideblo: FAME decidas memstare kaj libere laŭ propraj gvidlinioj, konscia pri la strategio de la Esperanto-movado. Laŭbezone ni petas konsilon de fakuloj en kaj ekster la movado por eviti arbitrajn decidojn. Travideblo estas grava valoro kiel komplemento al nia aŭtonomio.
  9. Analizo de rezultoj: Por FAME kutime sufiĉas simpla dokumentado de subvenciita projekto. Depende de la graveco de projekto povas necesi analizo de rezultoj.
  10. Reciprokeco: FAME atendas taŭgan, modestan mencion de ĝia helpo kaj obeon de ĝiaj principoj.