Kulturpremio de la urbo Aalen

Kontrakto kun la urbo Aalen

FAME kune kun la urbo Aalen kreis la Esperanto-kulturpremion per kiu oni honorigas personojn, instituciojn kaj organizaĵojn. Laŭ la kontrakto kun Aalen la urbo helpas per servoj dum la premiado per okazigo de la solena matineo.

 

Plej alta premio

La premio havas altecon de 3.000 eŭroj - temas pri la plej alta premio en la Esperanto-mondo; oni povas dividi la premion inter pluraj personoj. Per tiu premio FAME kaj la urbo Aalen volas:

  • subteni la Esperanto-kulturon;
  • veki pli da intereso por la Esperanto-kulturo;
  • plifortigi la konsciencon en la publiko pri la valoroj de Esperanto kiel kultura lingvo;
  • garantii la sidejon de la Germana Esperanto-Biblioteko.

 

Kiu ricevas la premion?

Laŭ la statuto la Esperanto-kulturpremion povas ricevi personoj, organizaĵoj aŭ institucioj, kiuj

  • dum daŭro de sufiĉe longa tempo
  • akiris meritojn rilate al la subtenado kaj stimulado de internaciaj kompreniloj
  • kadre de la statutaj celoj de la FAME-Fondaĵo
  • per kreo, aŭtorado, uzo aŭ disvastigo de kulturaj verkoj.

 

Premiitoj

Ĝis nun ricevis la kulturpremion:

  • Kultura Centro Esperantista kaj sia biblioteko C.D.E.L.I., La Chaux-de-Fonds, Svislando
  • Ito KANZI (Ludovikito), Japanio
  • Profesoro Richard Schulz, Germanio
  • Bruno Vogelmann, Germanio
  • Heroldo de Esperanto, Italio
  • Spomenka Stimec, Kroatio
  • Fonto, Brazilo
  • Marjorie Boulton, Britio
  • William Auld, Britio
  • Adolf Burkhardt – Bernhard Eichkorn – Albrecht Kronenberger, Germanio
  • la muzikgrupo Kajto, Nederlando
  • la Internacia Kultura Centro Herzberg, Germanio
  • la Internacia Esperanto-Instituto Hago, Nederlando
  • Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov, Rusio
  • Floréal Martorell, Francio
  • Karl Heinz Schaeffer kaj Utho Maier, Germanio
  • Katalin Kovács, Nederlando
  • Ilona Koutny, Pollando